terça-feira, 24 de novembro de 2009

Letero al sportistoj

La letero al sportistoj jam videblas cxe:
http://groups.google.com.br/group/esperanto-rio-2016/web/letero-al-sportistoj?hl=eo  !!!!!!



Oni povas modifi gxin laux la landoj, por pli bone konvinki la landajn sportistojn en cxiuj landoj!!
Mi sendis tiun leteron al Brazilaj sportistoj. Gxi funkciis!

Kopiu ankaux la bildojn, por oficialigi gxin iomete!

quinta-feira, 19 de novembro de 2009

"KIEL MI POVAS HELPI..."


A) "... SE MI TUTE NE KONAS SPORTISTON?"        

Vi ne bezonas koni sportiston! Mi konas neniun sportiston, sed mi jam kontaktis dek el ili! Ecx la regxo Pelé!!!

Nuntempe, Google ebligas cxion!!! Pere de Google, oni povas facile trovi kontakton de sportistoj el la tuta mondo!

Vi povas:
1-    sercxi la personan ret-pagxon de la sportisto kaj sendi mesagxon pere de gxi;
2-    kontakti la landan asocion de lia/sxia sporta kategorio – demandante al la asocio pri la kontakto;
3-    sercxi ilin en Facebook, Twitter, Orkut, ktp!

SUGESTO:

1- Dum la reta kontakto, diru ke vi volas babili al la sportisto pri “grava projekto apogita de UNESCO” kaj ke vi volas ke li/sxi helpu la projekton.

Kompreneble, la projekto apogita de UNESCO ne estas “Esperanto en la Olimpikoj” sed ja estas “Esperanto”. Do, vi ne mensogus.

La nomo UNESCO kutime allogas sportistojn.

2- Kiam ili respondas, diru al ili ke la brazilanoj alvokas ilin lerni Esperanton por la Olimpikoj 2016 en Rio de Janeiro.

3-    mi pretigis oficialan leteron por doni al la brazilaj sportistoj. Se vi volas uzi gxin en via lando, skribu al mi!!! (esperantrix@gmail.com)  Mi povas doni al vi Esperantan version!!!

Bonsxancon al cxiuj ni!

sexta-feira, 23 de outubro de 2009

ADOPTU SPORTISTON - la ideo

Nun, mi eksplikos la ideon de la kampanjo ADOPTU SPORTISTON.
Estas simpla ideo, sed devas esti TUTMONDA kampanjo por vere funkcii.
La plano estas ke cxiu esperantisto en la mondo elektu UNU sportiston (el sia urbo aux lando) por paroli al li/sxi pri Esperanto kaj pri la kampanjo, kaj por provi konvinki lin/sxin lerni Esperanton gxis la Olimpikaj Ludoj 2016 en Brazilo.
Imagu se, ecx sen oficiala apogo de la estraro, subite cxiuj sportistoj en la Olimpikoj estus babilantaj inter si en Esperanto!

La kampanjo vere povas gajni tian grandecon, se la esperantistoj el la tuta mondo laboru por tio!

Estas simpla: nur elektu UNU sportiston por konvinki. Nur unu. ((poste, se la persono sxatas, li/sxi povas elekti pli! heheh. MI, ekzemple!)
Mi bezonas, en cxiu lando, UNU ORGANIZANTO, por fari liston de la landaj sportistoj kaj disdonu la nomojn de ili inter la landaj esperantistoj. ((tiel, oni ne riskas ke iu sportisto estu kontaktita de pli ol unu persono!)

Kiel oni povas vidi en la antauxa blogajxo, mi sukcesis kontakti 7 hieraux! Nun mi atendas iliajn respondojn!

Kiu volas helpi?
Skribu al mi!
Estas facila afero, vere!
lernantino.cxiama@gmail.com

quinta-feira, 22 de outubro de 2009

Kampanjo Adoptu Sportiston SUKCESAS kontakti 7 sportistojn en Brazilo!


Saluton al cxiuj!

Sukceseto en la kampanjo Adoptu Sportiston!

Mi sukcesis kontakti persone 8 gravulojn el la sporta mondo hieraux!!
Mi donis al ili leteron tre profesia proponante ke ili lernu esperanton gxis 2016 kaj parolante pri la monda kampanjo inter la sportistoj! (MI TRADUKOS LA LETERON AL ESPERANTO! Se vi volas kopion, skribu al mi! lernantino.cxiama@gmail.com)

7 el ili jam gajnis en Olimpikaj Ludoj! Kaj unu el ili estas fama brazila sporta jxurnalisto!
Ili estis: Emanuel, Leila, Tande, Bernard (volley); Diego Hypólito kaj Luisa Patente (gimnastiko), Flávio Canto (jxudo), kaj Tadeu Schmidt (la jxurnalisto)!





Al kelkaj el ili, mi parolis persone pri Esperanto. Kaj ili sxajne interesigxis! Al aliaj, mi nur prezentis min kaj petis ke ili legu la leteron poste.
Ili cxiuj estis tre amikemaj!

Nun mi atendas, cxu ili skribos al mi aux ne.

Se ili ne skribas, mi trovos iliajn ret-adresojn ktp kaj demandos pri kion ili pensis pri la sugesto, ktp. Mi komprenas ke ili estas tre okupitaj personoj!

:-)

Sed ni sukcesis kontakti ilin!!!!
Uhu!!!!

Kiu plu volas helpi?

Mi ripetas: la kampanjo nur funkcios se la esperantista MONDO helpus!!! Gxi ne funkcios se nur BRAZILAJ sportistoj lernos Esperanton! Ili devas babili kun sportistoj el la tuta mondo en Esperanto!

ESTAS FACILE TROVI ILIN!!
Mi jam trovis 8!!!!

MOVIGXU!
MOVIGXU!

Disvastigu la ideon! Nur tiel gxi funkcios!

segunda-feira, 19 de outubro de 2009

Saluton al cxiuj!

Saluton al cxiuj esperantistoj!

Mi alvokas vin cxiujn (NE NUR BRAZILANOJN) partopreni en la agado por meti Esperanton en la Olimpiaj Ludoj de 2016, en Rio de Janeiro.

Ni havas ampleksan planon, kaj gxi entenas lokan agadon kaj eksterlandan agadon!

En la venontaj tagoj, mi pridiskutos la planon! Unu po tago!

Atentu kaj vizitu nin cxiam!

Mi havas grandan esperon ke nia plano funkciu. Sed, por ke gxi funkciu, ni bezonas la helpon de CXIUJ!

Do, alvoku personojn por legi nian blogon!

Kaj eniru nian diskut-liston!!! (por ke vi ankaux povu opinii kaj sugesti!):

http://groups.google.com.br/group/esperanto-rio-2016?hl=pt-BR