terça-feira, 24 de novembro de 2009

Letero al sportistoj

La letero al sportistoj jam videblas cxe:
http://groups.google.com.br/group/esperanto-rio-2016/web/letero-al-sportistoj?hl=eo  !!!!!!



Oni povas modifi gxin laux la landoj, por pli bone konvinki la landajn sportistojn en cxiuj landoj!!
Mi sendis tiun leteron al Brazilaj sportistoj. Gxi funkciis!

Kopiu ankaux la bildojn, por oficialigi gxin iomete!

quinta-feira, 19 de novembro de 2009

"KIEL MI POVAS HELPI..."


A) "... SE MI TUTE NE KONAS SPORTISTON?"        

Vi ne bezonas koni sportiston! Mi konas neniun sportiston, sed mi jam kontaktis dek el ili! Ecx la regxo Pelé!!!

Nuntempe, Google ebligas cxion!!! Pere de Google, oni povas facile trovi kontakton de sportistoj el la tuta mondo!

Vi povas:
1-    sercxi la personan ret-pagxon de la sportisto kaj sendi mesagxon pere de gxi;
2-    kontakti la landan asocion de lia/sxia sporta kategorio – demandante al la asocio pri la kontakto;
3-    sercxi ilin en Facebook, Twitter, Orkut, ktp!

SUGESTO:

1- Dum la reta kontakto, diru ke vi volas babili al la sportisto pri “grava projekto apogita de UNESCO” kaj ke vi volas ke li/sxi helpu la projekton.

Kompreneble, la projekto apogita de UNESCO ne estas “Esperanto en la Olimpikoj” sed ja estas “Esperanto”. Do, vi ne mensogus.

La nomo UNESCO kutime allogas sportistojn.

2- Kiam ili respondas, diru al ili ke la brazilanoj alvokas ilin lerni Esperanton por la Olimpikoj 2016 en Rio de Janeiro.

3-    mi pretigis oficialan leteron por doni al la brazilaj sportistoj. Se vi volas uzi gxin en via lando, skribu al mi!!! (esperantrix@gmail.com)  Mi povas doni al vi Esperantan version!!!

Bonsxancon al cxiuj ni!