sexta-feira, 23 de outubro de 2009

ADOPTU SPORTISTON - la ideo

Nun, mi eksplikos la ideon de la kampanjo ADOPTU SPORTISTON.
Estas simpla ideo, sed devas esti TUTMONDA kampanjo por vere funkcii.
La plano estas ke cxiu esperantisto en la mondo elektu UNU sportiston (el sia urbo aux lando) por paroli al li/sxi pri Esperanto kaj pri la kampanjo, kaj por provi konvinki lin/sxin lerni Esperanton gxis la Olimpikaj Ludoj 2016 en Brazilo.
Imagu se, ecx sen oficiala apogo de la estraro, subite cxiuj sportistoj en la Olimpikoj estus babilantaj inter si en Esperanto!

La kampanjo vere povas gajni tian grandecon, se la esperantistoj el la tuta mondo laboru por tio!

Estas simpla: nur elektu UNU sportiston por konvinki. Nur unu. ((poste, se la persono sxatas, li/sxi povas elekti pli! heheh. MI, ekzemple!)
Mi bezonas, en cxiu lando, UNU ORGANIZANTO, por fari liston de la landaj sportistoj kaj disdonu la nomojn de ili inter la landaj esperantistoj. ((tiel, oni ne riskas ke iu sportisto estu kontaktita de pli ol unu persono!)

Kiel oni povas vidi en la antauxa blogajxo, mi sukcesis kontakti 7 hieraux! Nun mi atendas iliajn respondojn!

Kiu volas helpi?
Skribu al mi!
Estas facila afero, vere!
lernantino.cxiama@gmail.com

4 comentários:

  1. Saluton, Renata!

    Vi havis bonegan ideon, karulino. Sendube gxi estas tre originala kaj apoginda. Nu, mi jam membras cxe via Blog kaj ekis diskonigi pere de mia Twitter-konto. Indas rimarki ke mi sciigxis pri via ideo per la forumo de PEA (Paranaa Eo-Asocio).

    Cetere, demomente, cxu vi jam skribis al BEL por ke ili helpu vin diskonigi la ideon? Se la Ligo ankaú brakumos gxin, tiam via forto simple dekobligxus, mi pensas.

    Fratan Brakumon, Lecxjo.
    Kuritibo-Paranao.

    ResponderExcluir
  2. la ideo estas originala. sed nun la plano ne estas tre klara. ili lernos esperanton, kaj poste? necesos ke televidkanaloj internaciaj raportu pri tio. cxu vi povas publikigi vian planon pli detale en la blogo? sukceson, ROGER (www.mojose.com)

    ResponderExcluir
  3. Jen komunumo pri esperanto kaj olimpiaj ludoj. Tie estas ideoj pri kunsido de sportistoj en internaciaj kongresoj, Esperanta asocio por sportistoj ktp : http://www.orkut.com.br/main#Community?cmm=38988649

    ResponderExcluir