quinta-feira, 22 de outubro de 2009

Kampanjo Adoptu Sportiston SUKCESAS kontakti 7 sportistojn en Brazilo!


Saluton al cxiuj!

Sukceseto en la kampanjo Adoptu Sportiston!

Mi sukcesis kontakti persone 8 gravulojn el la sporta mondo hieraux!!
Mi donis al ili leteron tre profesia proponante ke ili lernu esperanton gxis 2016 kaj parolante pri la monda kampanjo inter la sportistoj! (MI TRADUKOS LA LETERON AL ESPERANTO! Se vi volas kopion, skribu al mi! lernantino.cxiama@gmail.com)

7 el ili jam gajnis en Olimpikaj Ludoj! Kaj unu el ili estas fama brazila sporta jxurnalisto!
Ili estis: Emanuel, Leila, Tande, Bernard (volley); Diego Hypólito kaj Luisa Patente (gimnastiko), Flávio Canto (jxudo), kaj Tadeu Schmidt (la jxurnalisto)!





Al kelkaj el ili, mi parolis persone pri Esperanto. Kaj ili sxajne interesigxis! Al aliaj, mi nur prezentis min kaj petis ke ili legu la leteron poste.
Ili cxiuj estis tre amikemaj!

Nun mi atendas, cxu ili skribos al mi aux ne.

Se ili ne skribas, mi trovos iliajn ret-adresojn ktp kaj demandos pri kion ili pensis pri la sugesto, ktp. Mi komprenas ke ili estas tre okupitaj personoj!

:-)

Sed ni sukcesis kontakti ilin!!!!
Uhu!!!!

Kiu plu volas helpi?

Mi ripetas: la kampanjo nur funkcios se la esperantista MONDO helpus!!! Gxi ne funkcios se nur BRAZILAJ sportistoj lernos Esperanton! Ili devas babili kun sportistoj el la tuta mondo en Esperanto!

ESTAS FACILE TROVI ILIN!!
Mi jam trovis 8!!!!

MOVIGXU!
MOVIGXU!

Disvastigu la ideon! Nur tiel gxi funkcios!

5 comentários:

  1. Morgaux mi eksplikos kiel funkcias la kampanjo ADOPTU SPORTISTON!

    ResponderExcluir
  2. Mi ankoraux ne sukcesis kontakti la atletinon Juliana Veloso... :(

    ResponderExcluir
  3. Jen komunumo pri esperanto kaj olimpiaj ludoj. Tie estas ideoj pri kunsido de sportistoj en internaciaj kongresoj, Esperanta asocio por sportistoj ktp : http://www.orkut.com.br/main#Community?cmm=38988649

    ResponderExcluir
  4. Este comentário foi removido pelo autor.

    ResponderExcluir
  5. saluton! MI pensas ke estas tre laŭdindaj tiuj klopodoj por kontakti sportistoj, sed mi pensas ankaŭ ke estus bone iu disvastigilo kiun ni povus prezenti pli bone esperanton al la sportistoj... Eble tiu broŝuro (kiu jam estas en aliaj lingvoj kiel la portugala) http://www.ikso.net/broshuro/provo/MalkovruEsperanton.pdf
    kune kun iu alloga gramatiko kaj vortareto... Mi pensas pri paperaj versioj ĉar la kontakto pli efikos se estos persona...

    ResponderExcluir